Multajn ŝanĝojn enkondukis kunveno de PEJ okazinta en Bjalistoko. Nia
organizo havas novan prezidantinon – Agnieszka Mozer el Varsovio. Ni
elektis novan emblemon, projektitan de Przemek Wierzbowski. Ni finverkis
kaj aprobis novan regularon de PEJ. Ni diskutis pri aliĝo al kunfondata de
ni Pola Konsilio de Junularaj Organizoj. Ni pritraktis evoluigon de nia
loka agado kaj formis kelkajn laborgupojn okupiĝantajn pri konkretaj
projektoj, kiel instrumaterialoj, Eŭropa Volontula Servo kaj
informmaterialoj pri PEJ. Dum paŭzo ni partoprenis urban ludon.
Pliajn informojn pri nia renkontiĝo kaj ties rezultoj eblas trovi en
raporto de la kunveno
(http://pej.pl/pri-ni/dokumentoj/12-a-pej-kunveno/raporto/) kaj
protokolo de la komitatkunveno
(http://pej.pl/o-nas/dokumenty/12-zjazd-pme/protokol/?lang=pl nur
pole).
http://pej.pl/2010/12/05/post-la-kunveno-novaj-prezidantino-emblemo-kaj-regularo/